Ekde la 14a de novembro 2010 la retejo Tlaxcala disponas version en esperanto. Tlaxcala en esperanto, kaj esperanto en Tlaxcala: du internaciaj kolektivoj konsciaj pri la lingva kaj kultura diverseco de nia mondo kunfandas siajn strebojn por daŭrigi sian laboron cele al mondo pli humana.
Por la esperantoparolantoj, Tlaxcala signifas novan forumon por kunpensi, debati kaj kunlabori multlingve. Personoj emaj kontribui originalojn aŭ tradukojn, revizii ali-aŭtorajn tekstojn ktp, bv skribi rekte al la ret-adreso tradukejo[ĉe]gmail[punkto]com.
Por la aktivuloj kaj uzantoj de Tlaxcala, esperanto eble estas malsama, apenaŭ konata maniero vidi kaj vivi senpere tiun multkulturecon antaŭe menciitan. Interesiĝantoj pri nia lingvo povas komenci, ekzemple, per retejoj kiel Lernu.
Sume, ni deziras ke la esperanto-versio de Tlaxcala pontu inter du iniciatoj kiuj, sen konscio pri tio, probable kundividas grandan nombron da starpunktoj kaj celoj.