Hodiaŭ, la 21an de februaro 2013, ni festas la 7-jariĝon de la kreo de niaj tradukista reto kaj retejo. Sekve ni eniras nian 8an jaron kun impresa bilanco: ni eldonis ĉirkaŭ 30.000 artikolojn kaj aliajn dokumentojn (filmojn, filmetojn, bildojn, sonregistrojn…) en 15 lingvoj entute kaj ricevis ĉirkaŭ 4 milionojn da vizitoj en nia retejo.

Jorge Alaminos, Tlaxcala
Nia forto: ni estas plene sendependaj de ajna politika aŭ financa potenco, plene nefermitaj al ĉiaj progresemaj movadoj, kaj ni laboras horizontale.
Niaj malfortoj: ĝis nun ni ne povis publikigi tiom da tradukoj en la araba, persa, turka, greka, rusa kaj tamaziĥta kiel ni ŝatus.
Niaj revoj: traduki el kaj al vaste parolataj lingvoj kiel la ĉina, hindia, urdua, bengala, malaja-indonezia, japana, svahila aŭ gvarania kaj aliaj kun strategia graveco kiel la hebrea.
Daŭre nefermitaj al kunlaboro kun engaĝiĝintaj personoj aŭ grupoj kundividantaj nian vidon de lingvoj ne kiel dividaj muroj sed kiel kunligaj pontoj. Vi nur devas kontakti nin per nia retejo ĉe http://tlaxcala-int.org/contact.asp.
Ĝis baldaŭ!