Kiam tago finiĝas, antaŭ ol dormemo kaptas min, mi ŝatas ĉu legi, ĉu spekti ion distran ĉe televid-elsendo. Kiel mi, multaj homoj (ĉu pro moralaj zorgoj, ĉu pro etika konvinko, ĉu pro nura obstino) provas esti informitaj pri mond-okazintaĵoj, pri sociaj eventoj, pri silentigitaj misagoj fare de amas-informiloj, sub preteksto de maldececo. Kiel problem-evitilo, por ne ekfrenezi, ni bezonas publike malaprobi kaj elmontri tiajn hontindaĵojn, disvolviĝantajn ĉie, ĉiutage.
Tamen, pro iompostioma alkutimiĝo, nia koro duriĝas. Sed de tempo al tempo envenas informo, kiu nin ŝancelas. Hodiaŭ, unu el tiaj trafis min: Ezekiel mortis pro cerba tumoro. Nur sepjara li estis. Ne ekzistas efektiva konsolo okaze de infana morto, sed lia kazo estis tre speciala; aŭ, pli bone dirite, kaj bedaŭrinde, neniel speciala. Li estis ĝuste tio kio, laŭdire, en niaj soci-ordoj ne ekzistas: infana sklavo. Ĉar li vivis en lando, kies leĝsistemo, pli-malpli libera, protektas la laboristojn, sed ne inkluzivas… la infanojn.
La laboro de Ezekiel, rezervita al plej malriĉaj, al la eroj plej senvaloraj de tiu ekspluatsistemo, konsistis el kolektado de sango kaj fekaĵo de mortigitaj kokinoj kaj el manipulado de venenaĵoj. Tio ĉi en entrepreno komercanta kaj vendanta ovojn al argentinaj supermarktoj; li laboris por estro, kiu konsideris lin (la sklavan infanon) kiel eron, pecon de sia entrepreno. Tiu "maŝinestro" komplezema, korplena kun siaj propraj infanoj, ĝuantaj plej modernajn ludilojn, ifonojn ktp, tute zorgas ke liaj propraj idoj ne malsaniĝu, ke ili bonfartu… Kaj cele al tiu bonfarto, al tiun vivĝojo de la infanoj de la estro, kaj pro abomenaj laborkondiĉoj, mortis Ezekiel pro cerba tumoro.
Ezekiel ne estis infano. Li estis nur sklavo. Li estis nur ero, nur ŝraŭbo de la ekspluatmaŝino; ero, kiu ĵus rompiĝis. Necesas trovi anstataŭigeblan ŝraŭbon, alian infanan sklavon por ne interrompi la ekspluatadon.