TLAXCALA تلاكسكالا Τλαξκάλα Тлакскала la red internacional de traductores por la diversidad lingüística le réseau international des traducteurs pour la diversité linguistique the international network of translators for linguistic diversity الشبكة العالمية للمترجمين من اجل التنويع اللغوي das internationale Übersetzernetzwerk für sprachliche Vielfalt a rede internacional de tradutores pela diversidade linguística la rete internazionale di traduttori per la diversità linguistica la xarxa internacional dels traductors per a la diversitat lingüística översättarnas internationella nätverk för språklig mångfald شبکه بین المللی مترجمین خواهان حفظ تنوع گویش το διεθνής δίκτυο των μεταφραστών για τη γλωσσική ποικιλία международная сеть переводчиков языкового разнообразия Aẓeḍḍa n yemsuqqlen i lmend n uṭṭuqqet n yilsawen dilsel çeşitlilik için uluslararası çevirmen ağı

 16/09/2019 Tlaxcala, the international network of translators for linguistic diversity Tlaxcala's Manifesto  
English  
 CULTURE & COMMUNICATION 
CULTURE & COMMUNICATION / Don DeLillo : "L'Amérique est un cauchemar" (Usono estas koŝmaro)
Date of publication at Tlaxcala: 23/01/2011
Original: Don DeLillo : "L'Amérique est un cauchemar"

Don DeLillo : "L'Amérique est un cauchemar" (Usono estas koŝmaro)

Le Point.fr

Translated by  Thierry Tailhades
Edited by  Jorge Camacho Cordón

 

 

Don DeLillo, naskiĝinta en 1936, estas unu el la plej influaj kaj komentitaj verkistoj de la nuntempa Usono. Li ne ŝatas intervjuojn kaj lasas siajn librojn paroli anstataŭ li. Li konsentis doni al la franca revuo “Le Point” kelkajn opiniojn pri Usono, kies demonoj kaj obsedoj estas la kerno de liaj romanoj, ekde lia ĉefverko, La nomoj (The names- 1982) ĝis la lasta: Punkto Omega (Point Omega- 2010).

Le Point: Via unua romano titoliĝis Americana (1971). Hodiaŭ, kiel vi vidas Usonon?

Gvidpunktoj:

1936: Naskiĝo en Novjorko
 
1954-1958: Studento ĉe la universitato Fordham (Novjorko)
 
1971: Unua romano, “Americana”, eld: Houghton Miffin
 
1972: “End Zone” (Fina zono), eld: Houghton Miffin
 
1982: “The names” (La nomoj), eld: A.Knopf
 
1991: Mao II, eld: Scribner
 
2007: “Falling man” (La falanta homo), eld: Scribner
 
2010: lasta verko “Point Omega” (Punkto Omega), eld: Scribner

 

Don DeLillo: Ĝi ne plu estas la sonĝo de enmigrantoj, ĝi estas la koŝmaro de tiuj, kiuj provas supervivi en mondo pli kaj pli danĝera, kaj en lando pli kaj pli freneza. Usono, la imperio de bono, estas fikcio konstruita far politika potenco en la momento de la iraka milito, el mensogo diskonigita de Colin Powell, same kiel de iu ajn usonano, ĉar ĉiuj volis kredi tiun mensogon, kiu riparis la bildon de vundita potenclando post la 11a de septembro. La interveno en Irako ne nur estis eraro, ĝi estis krimo farita de la klano Cheney-Rumsfeld, kiu kredigis al Usono, ke ĝi estis minacita de lando havanta amasdetruajn armilojn. Tio kreis virtualan militon al neekzistanta malamiko, sed kondukitan per realaj rimedoj, militaj kaj financaj, kaj kiu lasis realajn mortintojn, irakajn kaj usonajn. Tio detruis la fidon, kiun usonanoj ankoraŭ havis pri siaj regantoj kaj si mem.

Ĉu Usono estas ankoraŭ superreganta en tutmondiĝo?

La monda gravitocentro moviĝas al Azio. Ĉinio posedas grandan parton de la firmaoj de NASDAQ, kaj liveras al la dolaro la ŝparmonan bazon por rezisti. Tio ankoraŭ ne estas la fino, sed la komenco de la fino de la usona imperio.

Ĉu estas, kiel en iuj viaj romanoj, danĝer-atmosfero?

Usono estas la lando de ĉiuj dangeroj. Multe pli ol dum la jaroj de malvarma milito, ĉar, tiuepoke, la malamiko estis konata (la soveta imperio) kaj la danĝero estis ĝenerala sed abstrakta (eksplodigi la planedon per nuklea milito). Hodiaŭ, ĝi estas sentata kiel persona, loka. Neimputebla, tiu danĝero estas pli specifa. Ĝi povas frapi iun ajn, ie ajn, en privata spaco, hejme, en koncertejo, same kiel sur strato aŭ en ŝtataj konstruaĵoj.

Ĉu vi opinias, ke Usono survojas al paranoja deliro?

Ne. Ekzistas vera risko, kaj, kiel diras ŝerco, eĉ paranojuloj havas malamikojn. Sed la okazontaĵon per kiu ĝi efektiviĝos, neniu povas scii, eĉ post ĝi. Pli ol kvardek jarojn post la murdo de Kennedy, pri kiu mi verkis Libra, oni ankoraŭ analizas la bruojn de la ellastuboj de motorciklistoj, de amatoraj kameraoj, la huraojn de ĉeestantoj, por rekonstrui tempofadenon, tempan signifon, kaŭzecon. Ankoraŭ hodiaŭ, mi, same kiel ĉiuj usonanoj, ne povas diri, kiu mortigis Kennedy'on, kiel kaj kial.

Ĉu tio signifas, ke la realo ne estas atingebla? Ĉu en politiko ekzistas nur kredoj, iluzioj, idealoj?

La realo ekzistas, sed ĝi ĉiam estas rekreaĵo, kredo, spektaklo, fikcio. Temas nur pri vidpunkto. Ĉio estas nur virtuala. Tial, en mia lasta romano, mi montras la faman sekvencon de Psycho (Psikozulo) same rekte kiel inverse, vidata de personoj, kiuj ĉirkaŭiras ĝin. Oni ĉirkaŭiras realon, per vortoj kaj ideoj, kiuj formas ĝin, sed neniam vidante la tuton nek la veron.

Kion pensi pri la kverelo pri la moskeo konstruita apud “Ground Zero”?

Jen falsa problemo, tute elkreita de kristanaj sektetoj. La plejmulto de novjorkanoj opinias, kiel mi, ke estas normale kaj legitime, ke la miliono de islamanoj, kiuj vivas kaj laboras en Novjorko, havu sian kultejon, kaj ke tiu kultejo estu proksima al la loko de la atenco, kie preskaŭ 500 da ili pereis. Tio havos simbolan valoron.

Pri la 11a de septembro vi verkis La falanta homo (Falling man). Ĉu Usono estas falanta?

Temas pri neevitebla falo. Usono, laŭ mi, estas homo, kiu falas kaj, dum li ne atingas la grundon, li kredas ankoraŭ flugi. Tio ne maltrankviligas min. Imperioj ĉiam finiĝas per falego.

Hodiaŭ kion signifas esti usonano?

Temas pri ŝarĝego. Mi ne sentas min apartenanta al iu ajn teamo. Reva aŭ ne. Esti usonano signifas esti sola, aŭ en malamika komunumo. Tio ne plu estas aparteno al iu nacio. Nun estas nacioj, kiuj ekkonfliktas, kiuj reciproke ignoras sin, kiuj alfrontas sin, oriente kiel okcidente, en Kalifornio kiel en Teksaso, nacioj kiuj laŭlitere ne parolas la saman lingvon, ne havas la saman religion, kaj kies alfrontiĝo okazas en urba perforto aŭ tra la nemoveblaĵa krizo.

Kian lokon havas religio en via vivo, en viaj romanoj aŭ en la nuna Usono?

En mia vivo, nenian, ekde kiam, etula ital-usonano de la kvartalo Bronkso, mi ĉesis kredi je Dio, tio, kion mi bedaŭras. En miaj romanoj, religio tre gravas, same kiel en Usono mem. Samtempe belaj per la ritoj kaj teruraj per siaj superregaj efikoj, religioj estas maskoj por la plej perfortaj interesoj, kredoj, alfrontiĝoj en la usona socio.

Ĉu terorismo minacas Usonon?

Terorismo prenis la lokon de la merkatoj por dikti al Usono rakonton pri ĝia futuro. Jes, ĝi estas minaco. Sed kia? Terorismo estas samtempe realo kaj ia fikcia muntaĵo. Terorismo estas atencoj, mortigoj, sed ankaŭ komunika entrepreno. Same komunikado kaj reklamado, politika aŭ komerca, povas foje havi terorismajn aspektojn.

Kion vi opinias pri Obama?

La usonanoj kredis elekti viron, kiu solvos iliajn problemojn. Fakte ili elektis tiun, kiu havis la plej bonan rakonton, la rakontdiriston, kiu plej bone diris ilian historion. Li estas escepta parolisto, sed ne homo agema, kapabla solvi la terurajn malfacilaĵojn, kiujn la financa kaj morala krizo metas antaŭ Usonon.

Ĉu vi voĉdonis por li?

Verkisto ĉiam devas resti en la marĝenoj, malproksima de la registaro, sen rekte interveni en politiko. Miaj romanoj parolas pri politiko el vidpunkto de patologioj: terorismo, mortigo, politiko, mensogo…Ne pri la elekto farenda inter tia aŭ alia kandidato. Obama ne multe interesas min, kiel politika homo, sed povus interesi min kel romana persono.

Kial vi verkas?

Por vidi ĝis la interno de vivoj, ĝis la radiko de sonĝoj, de pensoj, de laboroj, de kruelo, de majstreco, de sinofero, por priskribi la neŭronajn konektojn, kiuj ligas min al la viroj kaj virinoj, kiuj faras historion. Romano estas la suspendo de la realo, kiun la Historio bezonas por fuĝi el sia brutala absurdeco. Fikcio neniam obeas la realon, eĉ kiam oni restas plej proksime de faktoj kaj dokumentoj. Lingvaĵo estas malrakonto. Mi verkas pri danĝero. La plej granda danĝero, kiu minacas Usonon, estas tiu de konfuzeco, de stulteco, kvazaŭ ĉio samvaloras, kvazaŭ nenio havas signifon. Kiam vi aŭdas Sarah Palin citi Martin Luther King'on, temas ne nur pri ideologia interŝanĝo, sed pri totala konfuzo pri referencoj, historio kaj tradicioj.

Via venonta libro?

Romano. Denove rakonto marĝene de la Historio.
 

La romanoj de Don DeLillo ofte estis profetaj: la milito kontraŭ terorismo estis la temo de Mao II (1991), la aviadiloj detruantaj la ĝemelajn turojn troviĝis sur la kovrilo de “Underworld” (1997), “White noise” anticipas la karbunklan terorismon de 2001.

 

 





Courtesy of Michel Schneider (Le Point.fr)
Source: http://www.lepoint.fr/culture/don-delillo-l-amerique-est-un-cauchemar-15-11-2010-1262390_3.php
Publication date of original article: 15/11/2010
URL of this page : http://www.tlaxcala-int.org/article.asp?reference=3460

 

 
Print this page
Print this page
Send this page
Send this page


 All Tlaxcala pages are protected under Copyleft.